Bonvenon al libera esperanto-kantaro!

AvertoBonvolu ne uzi kopirajtitajn materialojn sen permeso de aŭtoroj!

Tie ĉi vi trovos kolekton de kantoj en Esperanto kaj ĉion, kio rilatas al ili: nome tekstojn, notojn, ligojn al e-muziko en Interreto, kaj espereble eĉ pli multe. Pli multe, ĉar ĉi tiu paĝaro estas vikio kaj vi mem povas kontribui al ĝi.

Enhavo

Dankon al

En kreado de la kantaro partoprenis/as: (AVO), Bert Schumann, Boris Kolker, Carlos Bianchini, Clayton Smith (Argilo), Die Weicherts (Diana), Szilvási László (Eventoj), Floreal Martorell (Flo), (Fringo), Georgij Kokolija, Gunnar R. Fischer (DĴ Kunar), Grigorij Arosev, Hokan Lundberg, Jevgenij Gaus, Michal “KuboF” Matúšov, Manuel Pancorbo, MÉSZÁROS István (Pista), Ricardo Dias Almeida, Roĝer Borĝes, Slavik Ivanov, Aleksej Kuznecov, … kaj multaj aliaj neregistriĝintaj geamikoj.
Dankon!

Kiu scias

Teksto serĉata

Kantoj, kies tekstoj mankas aŭ ne estas plenaj/fidindaj. Nomo de la etikedo: ”sercxata”.

Alvenu 2010/01/03 01:44  
Ĉi-Nokte 2010/01/03 01:44  
Cxokolada Jezuo 2010/01/03 01:44  
Cxu Vivas Vi 2010/01/03 01:44  
Kio estas nov' 2009/02/14 10:31 Erik
Fatalino 2010/01/10 01:45  
Filo Mia 2010/01/03 01:44  
Flugila Balancilo 2010/04/02 10:12 Aleksej KUZNECOV
Hotel Desperado 2010/01/03 01:44  
kanto pri Tihxvin 2010/01/03 01:44  
Kial 2010/01/03 01:44  
Mamba 2010/01/03 01:44  
Maria 2010/01/10 01:46  
Nokta Papilio 2010/11/06 08:20 Aleksej KUZNECOV
Nova Viv' 2009/06/19 21:21 Eduardo NAVAS
Pli Bonas 2010/01/03 01:44  
Pri pluva veter' 2010/11/06 08:23 Aleksej KUZNECOV
revas mi pri forir 2010/03/22 10:39 Aleksej KUZNECOV
Seksperanturismo 2011/11/30 16:36 rogier
Ska Ritmo 2010/01/03 01:44  
Sunradio 2010/01/03 01:44  
Sxa-Lu-La-La 2010/01/03 01:43  
Tago Strangis 2010/01/03 01:44  
Tempo oportunas 2008/05/13 10:00 Aleksej KUZNECOV
Unu Por Du 2010/01/03 01:44  

Hazarda paĝo

La translandantoj

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIla_translandantoj.mid

Noto: La hodiaŭa brutisto ne plu ĉevalrajde pelas bestojn trans la kamparo. Li kolektas ilin per motorciklado kaj transportas ilin al la vendejo, aŭ per kamionoj, aŭ per aeroplanoj.

Teksto

Ho! laboras ni pelante
la bovojn trans la landon,
de la sud' al nord', laŭ ĉiu voj'
jam konas ni Kvinslandon.

Refreno:

Pasigu la bilipoton -
ne lasu ĝin staranta,
ĉar tostu ni al sano
de ĉiu translandanto.

Tra la ebenaĵ' ni rajdas
sen eĉ knabin'-kunulo,
ĉiam la inund’ aŭ malpluvec’
por povra Kvinslandulo!

Laŭmerita urbvizit’ -
jen luksa fest’ kaj ŝinko!
ofte malaperas tuta ĉek’
por manĝ’, amuz’ kaj drinko.

Sur la fora polvovoj'
turmentas nin infanoj,
eĉ akuzas nin pri ŝtelakir’
de l’ aĵoj de ruranoj.

Do hejmen vagos ni,
per rajdĉeval' heroa,
al la paca rampa bovlabor’
sur flank' de Maranoa.

Novaĵoj

Laste

  • 11-03-2013 Gijom' Armide afable konsentis publikigi tekstojn de liaj kanzonoj en Vikio Kantaro. Dank'al kunlaboro de Veronika Poór (Muzaiko).
  • 06-03-2013 Eric (i.d.c.) donis konsenton kopii liajn kantotekstojn en la KantarViki. Veronika Poór, dankon!

2012

  • 11-12-2012 Ni havas pli ol 2500 kantojn! Rigardu statistikon. Huraa!
  • 03-12-2012 Vikiejo ĝisdatigita al lasta versio de DokuWiki “Adora Belle”. Se vi trovis iun misfunkcion, nepre skribu tion en diskutejo. Nubo de etikedoj restariĝos iom poste.
  • 29-05-2012 Estis enretigita albumo Bizara Lando de Carlos Devizia.
  • 13-02-2012 Nova esperanta reta radio nun estas ligita kun kantarovikio. Dum aŭskultado de muziko en la retejo http://muzaiko.info, tie aperas ligoj al koncernaj paĝoj en nia vikio. Nun pli ol 360 kantoj estas interligitaj. Dankon pro kunlaboro al Mike kaj Erik!
  • 31-01-2012 Vikiejo ĝisdatigita, kuranta versio 2012-01-25 “Angua”.

→ Read more...


Amikaro
E@IMuzaiko
QR-Code