Uzantaj iloj

Retejaj iloj


3tagafer



3tagafeR

Teksto?
Muziko?
KantasDolchamar

Teksto

…Tritaga afero, la vivo iras plu…

En la tenebro mi pensas pri la tagoj,
La noktoj, la agoj,
Karesoj kaj kisoj, pri konfesoj promese,
Konsente pri kapti momenton,
Neniam lasi la fortunon preterpasi,
Sed aprezi la bonon kiun ni elspezis
Tuthazarde,
Kiom estas la probableco
Por ke ĝuste ni du en la mondo ien trafos?
Ĉi tion portu kiel vian epigrafon:

Unue:
3tagafero en IJK,
aha, due:
3tagafero en IJF,
uhu, trie:
3tagafero en la IS,
kaj do:
3tagafero en KLF…


3tagafero en IJK,
3tagafero en IJF,
3tagafero en la IS,
3tagafero en KLF…

Alian tagon
Mi trovas memoraĵon
..on resentigi:
pri kion vi perdigis
Ne indas plori,
Vi povas ĉion memori,
Sed nenion ŝanĝi,
Rearanĝi.
Forgesu la adreson,
La destino vin portis duopen,
Memokupiĝu aparten,
Vi elektis la parton,
Do vi daŭre rapidu kaj foriru,
Alspiru,
Jes, aflikt’ de l’ histori’,
Ne pli.

Unue:
3tagafero en IJK,
aha, due:
3tagafero en IJF,
uhu, trie:
3tagafero en la IS,
3tagafero en KLF…


3tagafero en IJK,
3tagafero en IJF,
3tagafero en la IS,
3tagafero en KLF…


…Du homoj sur tero, sub la ĉiela blu’,
Tritaga afero, la vivo iras plu…

3tagafer.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)