Uzantaj iloj

Retejaj iloj


3tagafer

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



3tagafeR

Teksto?
Muziko?
KantasDolchamar

Teksto

…Tritaga afero, la vivo iras plu…

En la tenebro mi pensas pri la tagoj,
La noktoj, la agoj,
Karesoj kaj kisoj, pri konfesoj promese,
Konsente pri kapti momenton,
Neniam lasi la fortunon preterpasi,
Sed alprezi la bonon kiun ni elspezis
Tuthazarde,
Kiom estas la probableco
Por ke ĝuste ni du en la mondon ien trafos?
Ĉi tion portu kiel vian epigrafon:

Unue:
3tagafero en IJK,
aha, due:
3tagafero en IJF,
uhu, trie:
3tagafero en la IS,
3tagafero en KLF…


…Du homoj sur tero, sub la ĉiela blu’,
Tritaga afero, la vivo iras plu…

Alian tagon
Mi trovas memoraĵon
..on resentigi:
pri kion vi perdigis
Ne indas plori,
Vi povas ĉion memori,
Sed nenion ŝanĝi,
Rearanĝi.
Forgesu la adreson,
La destino vin portis duope,
Memokupiĝu aparte aŭ vi elektis …
Do vi daŭre rapidu kaj foriru,
Alspiru,
Jes, efik’ de l’ histori’,
Ne pli.

Unue:
3tagafero en IJK,
aha, due:
3tagafero en IJF,
uhu, trie:
3tagafero en la IS,
3tagafero en KLF…


…Du homoj sur tero, sub la ĉiela blu’,
Tritaga afero, la vivo iras plu…

<box 25% right>

</box>

3tagafer.1225815748.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)