Enhavtabelo

La aŭto de la ĉefo

Fama REF-kanto. Post la unua fojo oni nur montras aŭ faras la sonojn, eble montras la radon aŭ kantas BRM BRM por la aŭto, sed ne kantas la vorton, ktp Laŭ melodio: “Glory, glory halleluja”

Teksto

1. La aŭto de la ĉefo havas truon en la rad', (3-foje)
ni riparu ĝin per peco de maĉgum'.

2. La brm-brm de la ĉefo havas truon en la rad',…

3. La brm-brm de la (montri ĉapelsaluton) havas truon en la rad',…

4. La brm-brm de la (montri ĉapelsaluton) havas psss en la rad',…

5. La brm-brm de la (montri ĉapelsaluton) havas psss en la (montri cirklon), (3-foje)
ni riparu ĝin per peco de maĉgum'.

6. La brm-brm de la (montri ĉapelsaluton) havas psss en la (montri cirklon), (3-foje)
ni riparu ĝin per peco de mjam-mjam'.

Eksteraj ligoj