Uzantaj iloj

Retejaj iloj


abio

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Abio

Teksto de Raisa KUDAŜOVA, muziko de Leonid BEKMAN laŭ la motivo de “Infana Soneto” de Robert SCHUMANN.
Novjara, populara infana rusa kanto (simile al “Jungle Bens” en anglolandoj), tradukis Tatjana AUDERSKAJA.
Teksto estas prenita de “La Ondo de Esperanto”, -1 Jan 2006 (135)

Teksto

F C7 F
Abi' naskiĝis en arbar'
F C7 F
kaj kreskis kun fier',
A7 Dm
ĉar verda estis ĝia vest
F C7 F
dum vintro kaj somer'. (2-foje)

Karese kantis neĝa vent':
“Vi dormu en kviet'!”
Pro mola neĝ' de avo-frost
varmiĝis abiet'. (2-foje)

Timema griza leporet'
saltadis sub abi'.
Kaj foje lup', severa lup
kuradis preter ĝi. (2-foje)

Jen knaras sub la sledo neĝ',
rapidas la ĉeval'
kaj kuras vigle tra l'arbar
en neĝkovrita val'. (2-foje)

Alvenis rapidkura sled'
gvidata de “muĵik'”1).
Forhakis abieton li,
precize sub radik'. (2-foje)

Kaj poste venis kun ornam'
abi' en bela vest',
kaj portis multan ĝojon ĝi
al nia gaja fest'! (2-foje)

Notoj

Ĝin konas ĉiu ruso, sed nur malmultaj scias, ke ĝi ne estas popola. Ĝin kunkreis du neprofesiuloj, kiuj eĉ ne konis unu la alian. Raisa Adamovna KUDAŜOVA (fraŭline: Gidrojc), guvernistino kaj bibliotekistino, verkis la tekston en 1903, kaj ĝi aperis en la januara numero de la revuo “Maljutka” (Etulo) 1904, poste en kelkaj porinfanaj kolektoj. Agronomo Leonid Karloviĉ BEKMAN legis la tekston kaj kantis ĝin al sia filino Vera, surbaze de la motivo el la “Infana Soneto” de Robert SCHUMANN. Ĉar la agronomo ne konis notojn, la melodion registris lia edzino, pianistino Jelena Aleksandrovna BEKMAN-ŜĈERBINA. La geedzoj Bekman verkis por Vera kelkajn aliajn kantojn, kaj iliaj konatoj ofte petis reskribi ilin. Fine, al la geedzoj tedis la reskribo, kaj ili eldonis kolekton “Kantoj por Verinjo”. Ĉu ne bela Kristnaska historio?
“La Ondo de Esperanto”, -1 Jan 2006 (135):

Eksteraj ligoj

1)
muĵik (R мужик) ruslanda kampulo.
abio.1199219969.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)