Uzantaj iloj

Retejaj iloj


abio_vi

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Abio vi

Muzikogermana kanto
Origina titoloO Tannenbaum
E-tekstoPaul Christaller
MIDIabio_vi.mid

Teksto

Abio vi, abio vi,
kun foliar fidela!
Vi verdas ne nur en somer’,
sed eĉ dum vintra neĝa ter’.
Abio vi, abio vi,
kun foliar fidela!

Abio vi, abio vi,
Al mi tre multe plaĉas.
Ho, kiom ofte ĝojis mi
en la kristnaska bril’ be vi!
Abio vi, abio vi,
Al mi tre multe plaĉas.

Abio vi, abio vi,
instruon donas bonan:
Espero kaj la konstantec’
konservas forton de junec’.
Abio vi, abio vi,
instruon donas bonan.

abio_vi.1283035353.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)