Uzantaj iloj

Retejaj iloj


adiaux

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Adiaŭ

Teksto

Adiaŭ, amik', adiaŭ,
jam temp' por disiĝi venas.
Por longa memoro vian
donacu al mi manpremon.

Donacu ankoraŭ kanton,
memoru mi voĉon vian,
rigardu okulojn antaŭ
mi diros al vi, mi diros al vi - adiaŭ.

Donacu vi ankaŭ por vojo
la varman rideton vian
kaj kisu vi min lastfoje,
adiaŭ, amik', adiaŭ!

Tre zorge mi ĉion prenos
kaj metos en koron mian.
Jam temp' por disiĝi venis,
adiaŭ, amik', adiaŭ, amik', adiaŭ.

adiaux.1279621007.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)