Uzantaj iloj

Retejaj iloj


adiauxa_kanto

Adiaŭa kanto

Teksto kaj muzikoMiĥail Povorin

Teksto

La tempo estas sen kompat', vi scias bone:
Jen saga flug', jen rampo de helik'.
Disigas ĝi, sed ni rigardu ĝin pardone,
Ja same ĝi kunigas nin, amik'.

Refreno:

Ne ploru, kara,
Foriru la angor'
En tiu lasta hor'.
Laŭ son' gitara
Kunkantu nun en ĥor'
Soprano kaj tenor'
Pri am' senŝpara.

Lipruĝo sur knabinaj lipoj dolĉe gustas,
Kaj sale gustas varma larm' sur vang'.
“Memoru tiujn lastajn kisojn”, koro flustras,
Kaj pulsas ĝi je adiaŭa tang'.

Refreno

Jen tempas jam, do, ĝis revid', mi devas iri,
Ĉar finon havas ĉiu bela kant'.
Nur simplajn vortojn por konsol' mi volas diri,
Komprenos kaj spertul', kaj komencant':

Refreno
adiauxa_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)