Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_filo

Al Filo

Vortoj kaj muziko de Andrej OBREZKOV

Teksto

Vi ne rapidu vivi, filo.
Vi volas kiel patro iĝi
Kaj jam surmetas miajn vestojn
Por viraspekti kiel paĉ'.

Vi dume ĝuu infanecon,
Valoru kurtajn jarojn knabajn;
Ja poste vi ne plu aŭdacos
Konduti vin kiel knabaĉ'.

Vi kredu, filo, tre proksimas
La tempo, kiam vi memoros
La tagojn nunajn kun sopiro,
Ke ili pasis sen reven'.

Nur tiam vi komprenos, filo,
Ke ĉiun tagon infanecan
Necesas vivi plenĝuante,
Ja kurtas ĝi kiel moment'.

Do, fiksmemoru ĉiujn sentojn
De valoregaj junaj jaroj
Por, kiam vi la patro iĝos,
Kompreni filojn sen problem'.

Ja mondo estas tre severa
Pro tio, ke aĝuloj stultaj
Forgesas pri infanaj revoj
Kun sia aĉa obstinem'.

al_filo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)