Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Al fora ĉiel’ mi rigardas sopire

Muzikoukraina popola melodio
TekstoM. Petrenko
E-tekstoV. Samodaj
MIDIal_fora_cxiel_mi_rigardas.mid

Teksto

Al fora ĉiel’ mi rigardas sopire:
Ho, kial ne falk’ mi, ĉar flugus aspire
Mi al la belega senfina liber’
Kaj lasus mizeron ĉi tie sur ter’.

Mi flugus post nubojn por serĉi azilon,
Por trovi feliĉon kaj koran trankvilon:
Mi petus konsolon de l’suno de stel’,
Malbonon dronigus en lum’ de l’ĉiel’.

Diskuto

Enmetu vian komenton. Viki-sintakso estas permesata:
Se vi ne povas legi la literojn en la bildo, elŝutu tiun dosieron .wav por aŭskulti ilin.
 
  • al_fora_cxiel_mi_rigardas_sopire.1288358371.txt.gz
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 12:43
  • (ekstera redakto)