Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_komencantoj

Al komencantoj

Endas unuigi la paĝon kun Komencantoj --- Aleksej KUZNECOV 11/01/2008 14:31

Teksto

A, B, C, Ĉ, D, E…
A, B, C, Ĉ, D, E…

La unuan lecionon
Jam komencis kursgvidanto
Komencantoj lin aŭskultas
Kun tre granda interes'

Flanke sidas prezidanto
- Nia kara prezidanto
Kaj rigardas komencantojn
Kun espero kaj kares'

Refreno, 2-foje

Komencantoj, komencantoj,
Bone lernu Esperanton,
Kaj akiros vi amikojn
En la land' Esperantuj'.

Ni ja iam ankaŭ estis
Nur timemaj komencantoj.
Sed malfortaj ni ne estis
- Tiam junaj estis ni.

Kaj ĝis nun ni ŝatas kantojn,
Tiujn la plej belajn kantojn.
La unua leciono
Ŝajnas rava simfoni'.

Refreno, 2-foje

Baldaŭ iĝos vi la samaj
Spertaj gesamideanoj,
Kaj la vasta verda mondo
Estos via por ĉiam'.

Plivastiĝu nia rondo,
Plimultiĝu niaj vicoj.
Por fidelaj geamikoj
Esperanto estu am'.

Refreno, 2-foje

A, B, C, Ĉ, D, E…
A, B, C, Ĉ, D, E…
A, B, C, Ĉ, D, E…

Eksteraj ligiloj

al_komencantoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)