Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_la_amikoj

Al La Amikoj

Muziko kaj vortoj de Mikaelo Bronŝtejn, 1997.

Teksto

Karaj! Karaj,
kio por ni la jaroj?!
Antaŭ ni estas novaj kantoj, -
vantaj, tristaj, kaj alvokantaj
kantoj.
Simpla, simpla
estis la tag' pasinta:
Sinka suno al mar' subiris;
miris ni kaj feliĉajn vortojn
spiris.

Refreno:

Ni pluku la kordojn,
ni frapu la klavojn,
ni voku l'pasintajn
plezurojn kaj ravojn!
La helaj momentoj
de nia destin'
denove varmigos nin.
Kaj kredu ni, ke
redonacos la Dio
por nia estonto
parteton da tio
ne tro da sopiro,
iom da fortun'
kaj fajron de nia jun'.

Gruoj, gruoj
super nebuloj fruaj
flugas suden, aŭtune flugas.
Flutas krio, kaj ni
nur larmojn glutas.
Jen do, jen do, -
pretas ni por atendo, -
morgaŭ venos somer' senzorga,
pordoj niajn valizojn prenos
morgaŭ.

Refreno

For de, for de
nia renkonto forte
moroj ligos nin, rememoroj…
Koroj strebos
al la amikoj foraj.
Se vi, se vi
venos por rericevi
ĝuon de nia kanto kuna,
nuna
vi jam denove estos
juna.

Refreno
al_la_amikoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)