Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_la_batalantoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Al la batalantoj

MuzikoS. TROELSTRA-DE VRIES
Esperanta tekstoAdr. KLOEK
Tipotraduko
Originala titoloAan de strijders
Originala tekstoDirk TROELSTRA

Teksto

Ho, batalantoj por l' homaro,
La tutan vivon donis vi,
Pro sinforges' en ĉiu faro,
Vin frate nun salutas ni .
En senespera nokt' eterna
Vegetis ni en inertec'.
Per via man' nun lum' interna
Atestas pri la vivcertec'.

El via buŝ' la sorĉa vorto
Parolis nin pri nia fort',
Ĝi savis el katen' de l' morto;
Armilon donis kontraŭ sort'.
“Vi unuiĝu, proletaro!”
Jen nin alvokis la parol';
Ĝi kreis el la disgruparo
Potencan benon al popol'.

Ni ĉiuj sekvas vin, bravuloj
Kun vivoĝoj' kaj mortpretec',
Unuigitaj senhavuloj,
Ĉar venkon donas unuec'.
Se gvidas brave vi al beno
L'infanojn levas ni al lum'.
Hura! Jam ridas la alveno
De l' tag' estonta el mallum'.

al_la_batalantoj.1366805206.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)