Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_la_espero

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Al la espero

MuzikoKassowitz
TekstoMihály VÖRÖSMARTY
E-tekstoKálmán KALOCSAY
MIDIallaespero.mid

Teksto

Ĉielmiraĝ' ludanta
Kun la fil' de l’ Ter':
Ho, vi, blinda, vanta
Ŝajna di': Esper'!
Kiun kreas plore
Ni en la danĝer',
Kredas klinhonore
Esti gard-anĝel':
Kial venas vi glat-buŝe
kun sennuba rid,
Kial ĉarmas vi flat-tuŝe
Min per duba fid'?
Ĉesu! Vi posedis
Vi instigis min,
Vi, dum mi vin kredis,
Mistifikis min.

Plantis narcisgarbojn
vi en mia kort',
per fontet' la arbojn
savis vi de mort',
vi printempon ŝutis:
florojn mil al mi,
ĝoj' ĉiela gutis
spice pli kaj pli,
pensoj en la freŝa fruo,
kiel la abel',
flugis per la venta fluo
al la roz-miel'.
En feliĉo brila
jam ne mankis pli
ol la kor' de Lilla,
kaj ĝin donis Di'.

Sed ve, jen ne verdas
miaj arboj plu,
rozoj freŝon perdas,
sekas fontoflu'.
Mia belo Maja
iĝis vintra nub',
viv' antaŭa, gaja
iĝis cindra rub'.
Ho nur Lillan vi plu donus.
nur ŝin, ŝin en sol',
en lamentoj nun ne dronus
kanto sen konsol'.
En brakum' konsolojn
trovi scius mi,
kaj la perlokronojn
ne envius mi.

For, Espero flata,
for jam, trompistin',
ja ĉi krudo fata
enterigos min.
Plu mi ne aspiras:
la anim' pro lac'
je 1' ĉiel' sopiras,
korp' je tomba pac'.
Por mi jam la kamp' ne floras,
ne odoras nun,
bosko trile ne sonoras,
nokten dronas sun'.
Sorĉaj sonoj trilaj,
bunta fantazi',
gaj', esperoj, Lillaj,
adiaŭas mi.

al_la_espero.1260660934.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)