Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_la_liberec

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Al la liberec'

NomoAl la liberec'
KantantoJonny M
AlbumoKreaktiva
StiloReggeo

Teksto

Mi sopiras al la liberec'
Kie estas miaj amikoj
Do ek mi iras al la liberec'
Spite al problemoj kaj kritikoj

Mi sopiras al la liberec'
Kie estas miaj amikoj
Do ek mi iras al la liberec'
Spite al problemoj kaj kritikoj

Mi loĝas sate en konforta dom'
Kaj pro tio mi dankas
Tekstoamen, mi restas malfeliĉa hom'
Ĉar io grava daŭre al mi mankas
Kaj tio nur troveblas en la liberec'
Necesaĵo por agrabla vivo
Ĝi donas ĝojon de konstanta spec'
Lokon al kontento kaj kreivo

Mi sopiras al la liberec'
Kie estas miaj amikoj
Do ek mi iras al la liberec'
Spite al problemoj kaj kritikoj

Mi sopiras al la liberec'
Kie estas miaj amikoj
Do ek mi iras al la liberec'
Spite al problemoj kaj kritikoj

Kelkaj eble diras: “Tiom longa voj'!
Ni ne plu alvenos!”
Sed temp' restas por libera ĝoj'
Nenio nin retenos
Se mankas al vi forto, mi subtenas vin
Tiel ni faros kaj batalos
Libereco je la fino atendas nin
Komune ni staros aŭ ni falos

Mi sopiras al la liberec'
Kie estas miaj amikoj
Do ek mi iras al la liberec'
Spite al problemoj kaj kritikoj

Mi sopiras al la liberec'
Kie estas miaj amikoj
Do ek mi iras al la liberec'
Spite al problemoj kaj kritikoj

Gravas libereco, tute sen dub'!
Estas simpla vero!
Liberec' nomiĝas nia urba kulb'
Kun koncertoj kaj kun biero
Libereco brilas en granda hel'
Tie neniu el ni frostas
Liberece estas nia cel'
Kie ni ĉiuj kune tostas

Mi sopiras al la liberec'
Kie estas miaj amikoj
Do ek mi iras al la liberec'
Spite al problemoj kaj kritikoj

Mi sopiras al la liberec'
Kie estas miaj amikoj
Do ek mi iras al la liberec'
Spite al problemoj kaj kritikoj

Mi sopiras!

al_la_liberec.1626802068.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)