Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_laboro_esperantoj

Al laboro

Muziko(Melodio de: Strömt herbei ihr Völkerscharen
Esperanta tekstoHugo Marx

Teksto

Al laboro, esperantoj,
al laboro venu vi!
Venu ĉiuj vi celantoj
al tutmonda harmoni'!
Kaj al ĉiu batalanto
frate manon premu vi.
/: Forte staras Esperanto,
se fidelaj restos ni! :/

Jam la muroj ekrompiĝas
malamikaj de l’ homar',
la mallumo pliheliĝas
per laboro de l’ anar'.
Kaj ankoraŭ, ŝancelanto,
baldaŭ konvinkiĝos vi:
/: Certe venkos Esperanto,
se fidelaj restos ni! :/

Ĉu la mondo nun ridadas
kaj frenezaj nomas nin,
la laboro prosperados,
kaj la nepoj benos ĝin.
Malgraŭ ĉiu malhelpanto,
malgraŭ ĉiu moka kri':
/: Fine venkos Esperanto,
se fidelaj restos ni! :/

al_laboro_esperantoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)