Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_mia_peno

Al mia Peno

Teksto

Diru al mi, kara mia Peno1,
ĉu vi estis en la magazeno?
Ĉu elektis por la infanaro
vi donacojn por la Nova Jaro?

Magazene jam mi estis, Petro,
kaj aĉetis iom, tamen ne tro!
Por infanoj trovis mi neniom -
por virinoj vendas oni ĉion!

Mi aĉetis por vi balailojn,
kaj por mi mem iujn ruĝigilojn.
Krome, kara mia, pro la festoj,
dudek robojn, ŝuojn iujn vestojn.

Vin mi petas, kara mia Peno,
ne aĉetu plu en magazeno!
Por ke estu vi kun mi feliĉa,
ah, ne faru plue min malriĉa!

1 Peno = ankaŭ bulgara virina nomo

al_mia_peno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)