Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_montmartro

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

al_montmartro [04.11.2015 14:01]
al_montmartro [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Al Montmartro ======
  
 +^Muziko|F. de Ménil|
 +^E-teksto|J.C. Chaigneau|
 +^MIDI|{{:​muziko:​Al_Montmartro.mid}}|
 +
 +Noto: Verkita okaze de la malfermo de la Montmartra Sekcio de l'​Grupo Esperantista de Parizo en 1908 j. (mallongigita gxis 3 strofoj)
 +
 +===== Teksto =====
 +{{ :​muziknotoj:​Al_Montmartro.png}}
 +
 +
 +De Pariz' sxvelanta mamo,
 +de la Muzoj nutristin',​
 +monto viva, font' de amo —
 +nia lingvo trafas Cin!
 +
 +Tiel bona kiel fama,
 +ankaux por la verda stel'
 +estu nutristin'​ gastama...
 +mamo de la gxoja bel'!
 +
 +//​Refreno://​
 +>Ho Montmartro glora,
 +sprita kaj bonkora,
 +gxoju pro la kanto:
 +„Vivu Esperanto!"​
 +
 +Ekflugejo de birdetoj
 +kiam kreskas la flugil',​
 +ekprovejo de poetoj,
 +de bildantoj per argil’,
 +
 +de pentristoj, muzikistoj,
 +kun fresjuna cerb' en fest';
 +Ci, de cxiaj belverkistoj
 +ekflugejo, vigla nest'!
 +
 +//​Refreno://​
 +>Ho Montmartro glora,
 +viva kaj sonora,
 +kantu per rekanto:
 +„Vivu Esperanto! ".
 +
 +Al Ci venas artistaro,
 +kies sonas ideal',​
 +per la lingvo de l’Homaro
 +pli belsona ol kristal'​.
 +
 +Por koncert'​ interpopola
 +per gxi vibras frata vok';
 +gxin vastigu, mont' simbola,
 +helpu gxin de lok' al lok'!
 +
 +//​Refreno://​
 +>Ho Montmartro glora,
 +brila kaj largxkora,
 +sonu per la kanto:
 +„Vivu Esperanto!"​.
 +
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_a esperanto notoj midi akordoj}}
al_montmartro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)