Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_vi_lugan_adiaux

Al Vi Lugan Adiaux

Aŭtoras Gianfranco MOLLE

Teksto

Al Vi, Lugan', Adiaŭ
Al Vi, Lugan', adiaŭ
Vi, dolĉa urbo nia
Anarĥiistoj iras
Devige al land' alia
Kantante ili iras
Kaj kun esper' en kor'

Pro viaj la suferoj
De vi laboristaro
Kantenas nin malice
La svisa registaro
Kaj tamen la ideo
Baziĝas nur sur am'

Karegaj kamaradoj
Restontaj en la lando
Socion plijustigu
Per nia propagando
Jen estas nia venĝo
Petata nun al vi

Vi, kiu nin forĝetas
Pro aĉa kalumnio
Burĝara respubliko
Agnoskos vi vian fion
Ni kune vin akuzas
Antaŭ la estontec'

Senhalte ni pelitaj
Irados por agito
De homoj al la paco
Kaj kontraŭ la milito
Al subpremato paco
Milit' al subpremant'!

Ho! Svisa la estraro
Sklava de fremda volo
Vi la kutimojn spitas
De brava la popolo
Perfidas la legendon
Vi de “Vilhelmo Tel'”

Karegaj kamaradoj
Amikoj el tiĉino
Ĝis la revido, homoj
Ĝis la glorvenka fino
Vagantajn kavalirojn
Oni forpelas plu

al_vi_lugan_adiaux.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)