Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
E-teksto | Montagu C. Butler |
---|---|
Origina titolo | Adeste fidelis |
MIDI | alestu_fidelaj.mid |
Alestu, fidelaj ĝoje triumfantaj.
Venu, ho venu vi al Betlehem!
Vidu naskitan
Reĝon de anĝeloj!
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!
Dio el Dio, Lumo el la Lumo,
Tamen naskita el la virgulin',
Dio en vero, Dio generita;
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!
Ĝoje kantadu ĥoro anĝelara;
Kantu la aŭloj de ĉielo mem:
“Gloro al Dio en supera alto”!
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!
Ame ni danku al la Dia bebo,
Kies naskiĝon gaje festas ni:
Vorto eterna, nun enkarniĝinta:
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!