Uzantaj iloj

Retejaj iloj


alfluginta_birdeto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Alfluginta birdeto

TekstoA. BÄUERLE
E-tekstoFerdinand PFEIL
Origina titoloKommt a Vogerl gefolgen

Teksto

Alfluginta birdeto
Sin sidigas ĉe mi,
Amatinan saluton
En la bek' portis ĝi.

Ŝi promesis feliĉon
Por la tempo de l'flor',
La somero jam venis,
L' amatin' restis for.

En la hejm' knabineto,
En fremdland' estas mi,
Min ne amas hundeto,
Aŭ katet' tie ĉi.

Kara birdo, reflugu
Kun salut kaj kiset',
Ke mi povus nun flugi! —
Vana amdeziret'.

alfluginta_birdeto.1266785285.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)