Uzantaj iloj

Retejaj iloj


allogas_la_natur

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Allogas la natur'

MuzikoA. Suzin
Teksto J. Kaźmierczakowa
E-tekstoAndrzej Pettyn
MIDIallogas_la_natur.mid

Teksto

Jam la sun' varmige brilas
kaj allogas la natur';
tuj ekskursi ĝi konsilas
por ripozo, por plezur'.
Eĉ momenton ne hezitu,
sed ekmarŝu kun graci';
kaj kunprenu ĉi-kanzonon —
vin agrable distros ĝi.

Refreno:

Glorigu ĉi-kanzono
la belon de l’naturo;
forŝvebu nun ĉi-tonoj
kun milda ventsusuro.


Serene trilu birdoj
kaj el la tuta kor' ĉi-vortojn
/: de l' kanzono ridetanta
de freŝaj voĉoj kantu ĥor'! :/

Milde fridas la aero,
ĝojradias la vizaĝ';
vin favoras la vetero,
eĉ ridetas la pejzaĝ'.
Marŝe kantas nun la vento
kaj kunzumas la river';
kantas boskoj kaj torentoj
pri la belo de la ter'.

Refreno

allogas_la_natur.1301350317.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)