Uzantaj iloj

Retejaj iloj


alpa_pasxtistkanto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Alpa paŝtistkanto

Muzikosvisa popolkanto
Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tipotraduko

Teksto

En la suno de l’ mateno —
hollahi, hollaho!
brilas jam la monta ĉeno, —
hollahi, hollaho! —
fluas de l’ ĉiela maro
kun la lum' la viva font',
sonoriloj de l’ brutaro
tintas ĉie sur la mont',
Hollahi! hollaho! hollahi-a, hollaho!

En la brilo de l’ aŭroro —
hollahi, hollaho! —
fuĝas for la kordoloro. —
Hollahi, hollaho! -
En la valo sonas ploro,
sur la mont' alaŭda ĥor';
iras ni en bonhumoro
sur la mont' al taglabor'!
Hollahi! hollaho! hollahi-a, hollaho!

alpa_pasxtistkanto.1366365537.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)