Uzantaj iloj

Retejaj iloj


alpa_vivo

Alpa vivo

Tipotraduko

Teksto

Sub blua altĉielo
jen staras la montar',
en tiu mondo bela,
ja estas Di' altar'.

Ne mankas al okulo
la ĉiutaga lum',
el bluo sennebula
majeste brilas sun'.

Ĉi supre loĝas paco
malgraŭ lavangbrueg',
kabanon ĉar senlace
ŝirmadas la ŝtoneg'.

Se tondras, el la valo
kanono kaj pafil',
kuregas al batalo
de l' mont' la alpa fil'.

Ho! kia viv' libera
en tia sankta mond';
jen ŝvebas, reĝ' fiera,
la aglo super mont'.

Se for de l' montoj neĝaj
ja mortus la alpan';
pli ol palacoj reĝaj
valoras alpkaban'!

alpa_vivo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)