Uzantaj iloj

Retejaj iloj


alpista_vesperkanto

Alpista vesperkanto

Teksto
Muziko
F. Huber
E-teksto H. HAMMER

Teksto

Vidu montarvalojn nun
fuĝas jam brilo de l' sun’.
Vidu sur Alpoj senombraj
kreskas malheloj la ombraj.
Tuŝas nur suprojn radi';
Ho, kiel ruĝas glaci'! (2-foje)

Vidu, ĉe lago en val'
brutoj hejmiĝas al stal'.
Aŭdu, sonoras la helaj
bovosonoriloj la belaj.
Paŝtejsonor’, nia gust’,
vekas plezuron en brust'. (2-foje)

Nokto sin sternas en rond',
Dio nun gardas pri l' mond'.
Ĉu ne steleto jen brilas?
Stelo, vi kiel trankvilas,
jen, apud nub’ sur ĉiel’
kiel vi fartas, ho stel’? (2-foje)

Aŭdu, ĝi diras al mis
“Bone, ĉar gardas min Di’.
Vere la patro de l' tero
ŝirmas min kontraŭ danĝero.
Li gvidas min al kviet’.
Nun, bonan nokton, stelet’” (2-foje)

alpista_vesperkanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)