Uzantaj iloj

Retejaj iloj


alte_kaj_espere

Alte kaj espere

TekstoTomas FREJARÖ & Jonny M
MuzikoLa Perdita Generacio & Jonny M
KantasJonny M & La Perdita Generacio (Anna)

Akordoj

rekantaĵo
G D A Bm
G D A E7

strofo
:Bm G :
Bm E G A7

Teksto

Levu vian pugnon
alte kaj espere
Levu vian pugnon
por pacemo surtere
Levu vian pugnon
dance prefere
ĉu vi volas pacon?
Nu vivigu ĝin vere

Hohoho mi estas Jonny M
ni estas LPG
Ni volas diri iom pli
pri atomenergi'
ĝi estas iluzi'
nure la nuklea industri'
profitas de ĝi
nek vi nek mi
nek nia soci'
nek evoluo daŭripova
Jam malnova
estas ĝi
simbol' de pasintec'
kaj stultulec'
de la esper'
ke la ter'
kuŝis nur senviva
por homa konker'
Fiprofitas ĝi
la atomindustri'
sen duboj
ke dum dekmiljaroj plu ni devos gardi la rubojn
se ne antaŭe teroristoj eksplodigos nin al nuboj
eksplodigos nin al nuboj…

Levu vian pugnon
alte kaj espere
Levu vian pugnon
por pacemo surtere
Levu vian pugnon
dance prefere
ĉu vi volas pacon?
Nu vivigu ĝin vere
Levu vian pugnon, levu vian manon
levu la esperon, ek samideano
levu vian voĉon, lasu la ekranon
vivu vian eron - je nia sano!

Ĉi ĉi ĉi la verda energi'
jam funkcias ĝi
en la partoj
de diversaj landoj
kaj la lokaj homoj
havas bonan sanon.
Do ek al nova plano
- savu la klimaton!
Ĉar tro da rubujoj - nukleaĵvenenigitaj
kuŝas en la tero - jam ekde milojn da jaroj
Kiam mi pensas pri la estonto mi ektimas.
Sed nenio ŝanĝiĝos se ni ne ŝanĝos nin!
Se ni ne ŝanĝos nin!

Eksteraj ligoj

alte_kaj_espere.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)