Uzantaj iloj

Retejaj iloj


am_iris_for

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Am Iris For

MuzikoKim J: HENRIKSEN
TekstoKim J: HENRIKSEN
KantasEsperanto Desperado

Teksto

Noto:
En ĉi tiu kanto plurfoje okazas, ke la finaĵo -on estas anstataŭigita per apostrofo. (Ekzemple, «ludon» iĝas «lud'») Oficiale tio estas akceptata nur tiam, kiam vorto finas je -o.
Do por plia komprenebleco, tio estas notita en la teksto per [on]. Tiuj literoj inter la krampoj estu legataj, sed ne kantataj. (Ekzemple, se oni legas «lud[on]», oni komprenu kiel «ludon», sed kantu «lud'»)

Refreno:

Am' iris for, ho mia kor'.
Am' iris al la sud', forgesis la lud[on].

Kopenhago, ĝi estas ĉi tie.
Kopenhago, sed kie estas vi?
Kopenhago, stranga misteri'.
Ni sidis kune kaj havis etan lud[on].

Refreno

Kopenhago, ĉu vi memoras la tagon.
Kopenhago, ĉu vi memoras la agon.
Kopenhago, sed kian reagon.
Ni kune faris planojn, sed kie estis vi?

Refreno

Kopenhago, tie vi trovis KEF Kvin.
Kopenhago, tie vi trovis virin[on].
Kopenhago, sed kie mi trovos rim[on] por Kim?
Sed eble por Helle mi trovos ion bele,
almenaŭ ŝi ludas nun por vi.

Refreno
am_iris_for.1511679981.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)