Uzantaj iloj

Retejaj iloj


amata_mia

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Amata

Vortoj de Mikaelo BRONŜTEJN, muziko de Ĵomart Amzeyev

Amata mia vidu nur
okaz' al mi favoras
sur lipoj salas larma spur' (2 fojojn)
sed mi - sed mi ne ploras.

Amata mia vanas pet'
al pento mi ne pretas
sur vangoj restas la ridet'
sur vangoj solas la ridet'
sed mi ja ne ridetas.

     Amata, amata,
     adiaŭ amata ...

Amata mia de l'nenie
via vok'senĉesos
forgeso fluas super ni
sed mi - mi ne forgesos

Amata mia vidu nur
okaz' al mi favoras
sur lipoj salas larma spur' (2 fojojn)
sed mi - sed mi ne ploras.

     Amata, amata,
     adiaŭ amata ...
amata_mia.1204970046.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)