Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Ĵomart Amzeyev |
---|---|
E-teksto | Mikaelo Bronŝtejn |
Kantas | Ĵomart kaj Nataŝa |
Amata mia vidu nur
okaz' al mi favoras
sur lipoj salas larma spur' (2-foje)
sed mi - sed mi ne ploras.
Amata mia vanas pet'
al pento mi ne pretas
sur vangoj restas la ridet'
sur vangoj solas la ridet'
sed mi ja ne ridetas.
Refreno:
Amata, amata,
adiaŭ amata …
Amata mia de l'nenie
via vok'senĉesos
forgeso fluas super ni
sed mi - mi ne forgesos
Amata mia vidu nur
okaz' al mi favoras
sur lipoj salas larma spur' (2-foje)
sed mi - sed mi ne ploras.
Refreno