Uzantaj iloj

Retejaj iloj


amazonka

Amazonka

TekstoR.Kipling
MuzikoV.Berkovskij
E-tekstoS.Vajnblat

Teksto

Ĉe rivero Amazonka, kie brilas hela sun',
Ŝipoj “Don” kaj “Magdalena” nur navigas tien nun,
Ŝipoj “Don” kaj “Magdalena” nur navigas tien nun,
Kie mi neniam estis, kie brilas hela sun'.

Refreno:

Jen el haveno Liverpul' kun karga proviant'
Navigas ŝipoj de l' insul' al malproksima land'.
Kaj rekte-rekte al Brazil', kaj rekte al Brazil',
Mi ankaŭ volas al Brazil', al malproksima land'.
Ŝipoj “Don” kaj “Magdalena”,
Ŝipoj “Don” kaj “Magdalena”,
Ŝipoj “Don” kaj “Magdalena”
nur navigas tien nun.

Vi neniam, certe, trovos en arbaroj nordaj nun
Jaguarojn kaj testudojn, kiuj regas en lagun'.
Tamen en Brazilo suna, kie estas varma pluv'
Flugas multe da miraklaj birdoj en ĉiela blu'.

Refreno

Ĉe rivero Amazonka, kie brilas hela sun',
Ŝipoj “Don” kaj “Magdalena” nur navigas tien nun.
Ekvidos ĉu Brazilon mi, Brazilon mi, Brazilon mi,
Ekvidos ĉu Brazilon mi dum mia vivo - ĉu?

Refreno
amazonka.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)