Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ameli

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ameli

MuzikoLaŭ flandra kanto: De Dahlia
E-tekstoJan Van Schoor

Teksto

Ne estas fraŭlineto
kun pala vizaĝet’
sed knabineto sana
el paca vilaĝet’;
ŝi estas kvazaŭ floro —
floranta gerani’:
karulineto mia,
la bela Ameli’.

Ni promenadas kune
dimanĉe post la mes’…
mi iras kun ŝi danci
en festo de kermes’…
kaj la aliaj knaboj
rigardas kun envi’
al mi: amat’ feliĉa
de l’ĉarma Ameli’.

Kaj la sekvantan jaron,
je la grandfesta fin’,
la vilaĝpastro igos
nin edzo kaj edzin’…
en la malgranda farmo
feliĉe vivos ni:
infanojn al mi multajn
donacas Ameli’.

ameli.1266967751.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)