Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ami_estas_bela_mod

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ami estas bela mod

Muziko\TekstoI. HAJDÚ
E-tekstoTivadar KERESZTHEGYI
MIDIamiestasbelamod.mid

Teksto

Ami estas bela mod',
Ĝi pendas sur mia kor',
En la arbust', kiel ora medal'.
Malnova estas la mod',
De pratempo en la mond',
Tamen min katenas via am'.
Nun jam etan dolĉulinon mi havu,
En kies rozorelon mi susuru:
Ami estas bela mond',
Ĝi pendas sur mia kor',
En la bust', kiel ora medal'.

Bele estas ami vin,
Bone estas kisi vin,
Via buŝ', mia buŝ' unu par'.
Vi loĝas en mia kor',
Mi loĝas en via kor',
Reciproka loĝej' nia kor'.
En la tuta mond' vi estas la solo.
Por vi mi estas same reciproko:
Bele estas ami vin,
Bone estas kisi vin,
Jam perdita estas mia cerb'.

ami_estas_bela_mod.1260882956.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)