Uzantaj iloj

Retejaj iloj


amika_man

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Amika man'

MuzikoEterne Rima
Esperanta tekstoEterne Rima
Esperanta plenumoEterne Rima
Tiponova teksto

Teksto

Refreno:

Ne gravas, ĉu ni kuŝas aŭ staras
Por la decidantoj, merdon ni flaras
Do mi decidis kalkuli ĉiam je samidean'
Eble ne estas mon', sed venas amika man'


Ne gravas, ĉu ni ridas aŭ ploras
Por la decidantoj tio certe ne valoras
Do mi decidis kalkuli ĉiam je samidean'
Eble ne estas mon', sed venas amika man'

Sangoplena historio, pozitiva lato
1-8-8-7, la magia dato
Naskiĝo de libera pens'
Ora lens'
Ekvidis mil okuloj,
klariĝis homa mens'
Jes, senfine nobla
kaj kristale pura
Vasta kvazaŭ de Alaska
ĝis Extremadura
La profeto sciis, barbar',
La profeto diris
tiel jam okazis, kvankam multaj miris
Fine venis tiaj tempoj, kiam aperis
Nova komunumo, kun nobla idealo
? ne estas stultumo ?
plenumo de niaj revoj
realiĝas ĉiupaŝe, ĉar ni aktivas
neniam agas kaŝe
alvokoj niaj ofte iras
al altaj potenculoj
sed respondoj neniam venas
ne interesiĝas forfikuloj
ne kredu la certigon pri batal'
por la pac'
ilia politik', putra kac'

Refreno

Kiam mi parolas
Eksplodas la vapor'
La vaporo rapide ?
tiras, batas via kor'
por amik', malamamikoj iru for
nun ne estas via hor', for!
parol' arĝento, tamen repo estas vok'
de l' labor'
la labor' ĉi rezultas,
esperantistoj ja komprenus
sed potenculoj stultas
mi havas la armeon
komune ni tumultas
vin volas ni detrui FRAP'
kaj ni vin sepultas
mi amas pacon,
sed al mokuloj mi ne kompatas
ĉar ili kulpas kiam aferoj
malbone statas
fizike mi ne atakas
sed mi rajtas kritiki
per akraj vortoj
tiujn mensojn trapiki
ne fidu la promesojn
ne kredu la sloganojn
agu mem, konservu klaron, kapon
observu manojn
ĉar iliaj cerboj
ofte estas vermo-plenaj
ili ĉasas monon
nur estas ĝenaj

Refreno

ne fidu la promesojn
ne kredu la sloganojn
agu mem, konservu klaron, kapon
observu manojn

Eksteraj ligoj

amika_man.1600480465.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)