Uzantaj iloj

Retejaj iloj


amika_rondo

Amika Rondo

Vortoj kaj muziko de Andrej OBREZKOV

Teksto

Olda kaj juna, sperta kaj verda,
Venu al nia rond'.
Bonaj amikoj vin jam atendas
En ĉi paralela mond'.
Pri la rutino dume forgesu
Kaj pri antaŭa viv'.
Spertu ĉi tie etoson karesan
Dum partoprenas vi

Refreno:

En la tendaro
Sub verda standarto;
Jen homoj karaj
Kaj sonas la kantoj,
Vin firme tenos
Dum tiu renkonto
Rondo amika,
Amika rondo.

Akvo arĝenta, freŝa aero
Certe allogas vin,
Sed vi forgesu pri tempo libera,
Dormo, trankvila viv'.
Kursoj, konkursoj, koncertoj, prelegoj
Kaj nokta kunkantad',
Tagoj frenezaj, viv' aktivega
Bonvenas por agad'

amika_rondo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)