Uzantaj iloj

Retejaj iloj


amkanto

Amkanto

Esperanta tekstoP. BENNEMANN
Tipotraduko

Teksto

La tag' mallaŭte mortas,
foriris jam la sun';
arĝentaj suprenvenas
la steloj kaj la lun'.
De l' horizonta rando
trairas tra la lando,
dolĉege kiel kanto,
vespera sonĝo nun.

Sed multe pli min ravas
ol vi, vesperdiin',
kunveno feliĉiga
kun mia amatin'.
Mi ne deziras stelon,
nek tutan la ĉielon,
nur dolĉan la mielon
de ŝia korinklin'.

amkanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)