Uzantaj iloj

Retejaj iloj


amkanto_de_herbert_hoover

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

amkanto_de_herbert_hoover [04.11.2015 13:56]
amkanto_de_herbert_hoover [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Amkanto de Herbert Hoover ======
  
 +^Muziko|Herbert Hoover|
 +^MIDI|{{:​muziko:​Amkanto_de_Herbert_Hoover.mid}}|
 +
 +
 +Noto: Kiam Herbert Hoover, prezidento de Usono inter 1929 kaj 1932, estis junulo, li laboris kiel ingxeniero en la orminejo cxe Kalgurlio. Oni diras, ke li verkis cxi tiun poemon memore al iu bierversxistino en tiu urbo.
 +
 +
 +===== Teksto =====
 +{{ :​muziknotoj:​Amkanto_de_Herbert_Hoover.png}}
 +
 +
 +
 +
 +Karulino, cxu vi iam revas pri krepuska hor', ​
 +Dum somer' en parko kie floris bugenvil'​ en glor';
 +Kie lunradioj brilis tra la brancxoj super ni, 
 +Kaj dancadis sur la padoj dum promenis mi kun vi.
 +
 +Ofte pauxzis ni momente por kisadi kun fervor',​
 +Kaj mi kun ard' neregebla premis vin al mia kor'.
 +La amflamoj enfermitaj sxvelis al ekscitkulmin',​
 +Kaj la pasiigaj vortoj disversxigxis de l’ anim'.
 +
 +De la mina urb' mi iris laux deziro de l’ destin'​.
 +Bienist'​ al vi edzigxis, politiko vokis min.
 +Nun aperas mia nomo sur la map' de histori',​
 +Sed mi tion intersxangxus por nur unu hor' kun vi.
 +
 +Oni diras ke l’ afero estis sxerco de Amor',
 +Ke la flava lun' min sorcxis per la bril' de sia or';
 +Sed ankoraux mi revadas pri la park' en Kalgurli',​
 +Kie sub arb' akacia dolcxan amon trovis ni.
 +
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_a angla ausxtralia notoj midi akordoj}}
amkanto_de_herbert_hoover.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)