Uzantaj iloj

Retejaj iloj


amu_vin_mem_kiel_vian_proksimulon

Amu vin mem kiel vian proksimulon

MuzikoSveda melodio
Esperanta tekstoRaymond Schwartz

Teksto

Sciu nun, samidean'
jophejdi, jophejda,
ke dependas via san’,
jophejdi, hejda,
de regula bonhumor'
kaj ĉiama senlabor'.

Rekantaĵo:

/: Jophejdi, hejdi, hejda,
jophejdi, jophejda. :/

Laŭ spertita homa kon'
jophejdi, jophejda,
plej utila estas mon',
jophejdi, hejda,
tial do naskiĝu vi
en riĉega famili'.

Rekantaĵo

La virinoj, jes, en ver',
jophejdi, jophejda,
taŭgas tre por am-afer',
jophejdi, hejda,
prunteprenu sen cinik'
la edzinon de l’amik'.

Kaj por peli zorgojn for
jophejdi, jophejda,
taŭgas ĉiam la likvor',
jophejdi, hejda,
tial trinku kun kuraĝ'
eĉ dum plej maljuna aĝ'.

Al sanigo de l'stomak'
jophejdi, jophejda,
helpas ĉefe la tabak';
jophejdi, hejda,
tial fumu dum la viv’
pli eĉ ol lokomotiv'.

Kaj se malgraŭ Ia princip'
jophejdi, jophejda,
ne plu fumas via pip',
jophejdi, hejda,
estas tial, ke sen dub'
malpuriĝis ĝia tub'.

Vivu am' kaj bonhumor'
jophejdi, jophejda,
kaj tabako kaj likvor',
jophejdi, hejda,
post la vivo kun enu'
dormos ni en tomba tru'.

amu_vin_mem_kiel_vian_proksimulon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)