Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
^Aŭtoro|Simon Dach (1638)|
E-teksto | Ferdinand Pfeil |
---|---|
Origina teksto | Ännchen von Tharau |
Anjo de Taraŭ plaĉegas al mi,
Monon kaj vivon mi donus por ŝi;
Anjo de Taraŭ en ĝoj' kaj dolor',
Min rekompencas per propra la kor’,
Refreno:
Anjo de Taraŭ, vi mia anim',
Ĝojo de l'vivo kaj ĉarmo sen lim'!
Eĉ se minacus la mondo-ruin',
Tamen neniel forlasus ni nin:
Ĉar en danĝero, turmento, ĉagren'
Amon firmigas ĉiela la ben'.
Refreno
Kiel altiĝas palm-arba tegment’
Post batala do je pluvo kaj vent’,
Tiel kreskadas de l’amo la fort’
Per suferado kaj mokoj de l’sort'.
Refreno
Se vi disiĝus nevole de mi,
Kien ne vagas eĉ sunoradi',
Mi vin sekvadus trans montoj kaj mar',
Spite mizero kaj malamikar'.
Anjo de Taraŭ, vi rava sunbril’,
Paco de l’vivo, de l'koro azil'!