Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ankoraux_vivas_la_sopiro

Ankoraux Vivas La Sopiro

Teksto

Ankoraŭ vivas la sopiro
Aŭskulti vian voĉon nur,
Per ĝia varma melodio
Forkuri de la viva dur'.
Vin, kara, sole vin rigardi,
Timinte flanke de la mond',
Per rememoroj karaj ardi,
Kaj feliĉiĝi per ĉi sonĝ'. (2-foje)

Ankoraŭ ĉiam tre volonte,
Jam sen malĝojo kaj dolor',
Por sonĝoj teksas mi senvorte
Por reciproka ammemor'.
Sed ĉiam poste l'koro sendas
Vidaĵon plenan de l'amar', -
Animoj niaj tiel fremdas
Irintaj iam kiel par'. (2-foje)

Nun, kiam estingiĝis ĉio -
La ama sent', la viva ĝoj',
Kun trist' mi sentas ke nenio
Kondukos min laŭ sama voj'.
Sed pli ol tio evidente
Timigas min la perspektiv',
Ke iam mi indiferente
Renkonti povos vin en viv'. (2-foje)

ankoraux_vivas_la_sopiro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)