Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ansero-vanelo

Enhavtabelo



Ansero-Vanelo

Teksto
Muziko
Nanne KALMA
KantasKajto

La kanto “Ansero-Vanelo” aperis ekskluzive en la disko Vinilkosmo-Kompil' 1. Ĝi estas la tria kanzono de la disko.

Kuriozaĵo: en la registrado de ĉi tiu kanzono por Vinilkosmo, partoprenis ankaŭ Tseard NAUTA kantante en la ĥoro kaj ludante akordionon. ---Ricardo Dias Almeida

Teksto

Post la foriro de la vanelo, malplena ŝajnas la ĉielo,
Kaj kovriĝas la pejzaĝ' per malvarma atmosfer'.

Sed denove mi ekscitiĝas kiam subite konturiĝas
Longaj vicoj en la aer'. Nia norda gasto la anser',
Kun centmiloj da kompanoj, kaj idoj kaj veteranoj,
Invadas la kamparanon por travintri en la polder'.

Volonte li estus gvidanto por vi,
Sed li scias ke vi lin ne bezonas.
Pli fidinda ol li estas via intuici'
Por trovi la lokon plej bonan.
Tamen li volas aliĝi al vi
Por la finon de la vojaĝo celebri.
Li disetendas la flugilojn en sia fantazi'
Kaj kiel anser' li sentas sin ŝvebi.

Via socieco min imponas kiam sekrete mi vin spionas;
Mi volas peni multe por esti en via kompani'.

Se nur mi povus transformiĝi, al via bando asimiliĝi,
Kaj kunbabili per la veter', pri sekureco aŭ danĝer',
Kaj kundecidi pri la momento por forflugi sur la vento
Kaj laŭlonge de la firmamento malaperi en la malproksim'.

Volonte li volus ekflugi kun vi
Je la fino de la vintra sezono.
Scivola li estas pri via teritori'
En misteraj nordaj regionoj.
Ĉifoje bonvolu ne foriri sen li,
Al via svarmo li volas aparteni.
Li jam spertas la ravon en sia fantazi'
Esti anser', li jam sentas sin ŝvebi.

Post la foriro de la ansero normale
Mi sentas min sola, forlasita totale,
Ĝis denove montriĝas l' akrobat' de la ĉielo,
La printempa heroldo, la virtuoza vanelo.

Ho kara vanelo - ĉi tien dumvoje -
Mi ne povas vin bonvenigi ĉifoje
Kiam vi en la polderon revenos,
Sed mian motivon vi certe komprenos.

Mi decidis okupi mian pozicion
Inter la anseroj en la vo-formacio,
Kiu flugas decideme, sen hezito, sen timo
Super rivero, montaro, landlimo.

Kaj moviĝas gracie kun memfido kaj digno
Kiel giganta, vivanta pacsigno,
Simbol' de printempo, novvivo kaj do:
Fiera mi sentas min esti parto de la vo.

Ligoj

ansero-vanelo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)