Uzantaj iloj

Retejaj iloj


antau_longe_estis

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Antaŭ longe estis…

Originala titoloRégen volt, soká lesz…
MuzikoHungara popolkanto
TradukisGajdos Pál Miklós (Paŭlo Gajdoŝ)
MIDIregen_volt_soka_lesz....mid

Antaŭ longe estis…

Antaŭ longe estis,
sed kiam reestos,
/:Ke mia kolombo
min ĉirkaŭbrakumos:/

Longe mi sopiris
pri vera amanto,
/:Donis lin Di’, tamen
sekvas adiaŭo!:/

Roza flor’ mi estis,
sed jam mi forvelkis,
/:Forlasis min kolomb’
lia orf’ mi restis.:/

Antaŭ longe estis,
sed kiam reestos,
/:Ke mia kolombo,
min ĉirkaŭbrakumos:/

Régen volt, soká lesz…

Régen volt, soká lesz,
mikor az a nap lesz,
/:Hogy galambom karja,
két vállam takarja.:/

Régen volt vágyásom
igaz szeretőre,
/:Megadta az Isten,
el kell válnom tőle:/

Rózsa virág voltam,
de már elhervadtam,
/:Elhagyott galambom,
árvája maradtam.:/

Régen volt, soká lesz,
mikor az a nap lesz,
/:Hogy galambom karja,
két vállam takarja.:/

antau_longe_estis.1653120742.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)