Uzantaj iloj

Retejaj iloj


antaux_du_jaroj_kanto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Antaŭ du jaroj

Teksto?
Muziko?
E-teksto?
KantasTANAKA Akiko kaj KAWAMOTO Hiromi

Teksto

Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis
en kunloĝado la plej intima.
Sed vi timidis, dece nur sidis;
gutis hontem' fraŭlina.

Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis
en kunloĝado junula.
Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis
en kunloĝado junula.

En lasta jaro mi vin revidis
en kunloĝado la plej severa.
Vi ne hezitis, ne plu timidis;
fluis parol' libera.

Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis
en kunloĝado junula.
Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis
en kunloĝado junula.

Ankaŭ ĉijare mi vin revidis
en kunloĝado la plej valora.
Ĉiuj konfidis, vi ne perfidis
per la labor' fervora.

Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis
en kunloĝado junula.
Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis
en kunloĝado junula.

Post unu jaro mi vin revidos
en kunloĝado la plej prospera.
Mi vin invitos kaj nur rapidos
al promenad' vespera.

Ĉar en ĉi jaro mi vin ekamis
en kunloĝado junula.
Ĉar en ĉi jaro mi vin ekamis
en kunloĝado junula.

antaux_du_jaroj_kanto.1192079974.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)