Uzantaj iloj

Retejaj iloj


apud_la_sambuko

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Apud la sambuko

MuzikoHerm. KIRCHNER
Esperanta tekstoK. KREß
Tipotraduko
Originala titoloAm Holderstrauch

Teksto

Sambukarbet', sambukarbet' en maj' belfloris jam,
Sur ĝi kantadis eta bird' pri korfidela am'.

Apud sambuk', apud sambuk' ni sidis man' en man';
Jen estis pli feliĉaj ni ol iu samlandan'.

Apud sambuk', apud sambuk' adiaŭ diris ni.
Revenu baldaŭ hejmen vi, ho korkarul', al mi.

Apud sambuk', apud sambuk' ploregas knabinet',
Ne floras plu la arbetaĵ', ne kantas la birdet'.

apud_la_sambuko.1366988437.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)