Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Konata rusa kanto.
Vortoj de M. Matusovskij, muziko de V. Solovjov-Sedoj, tradukis K. Gusev.
“Podmoskovnye vechera” estas la rusa nomo de la kanto, per kiu vi povas trovi “midi” aŭ “MP3” dosieron en la reto.
Am Dm E7 Am
Ne aŭdiĝas eĉ flustro en obskur
' C G7 C
Ĉio dormas nun tie ĉi
H7E7 Am Dm
Ki-el ŝatas ja, se vi scius nur,
Am E7 Am
Apudmoskvajn vesperojn mi. (2-foje)
Iom plaŭdas flu' kaj ne plaŭdas plu,
Plenas de arĝent' la river'.
Kanton aŭdas mi kaj ne aŭdas plu
En mallaŭto de la vesper'. (2-foje)
Kial, kara, vi kapon klinas pli
Kaj rigardas nun ruze min?
Ĉu esprimas mi, ne esprimas mi,
Kio ardas en la anim'? (2-foje)
Kaj alvenas jam la matena hor',
Brilas ruĝa jam lunlini'…
Tenu en memor', tenu en la kor
Apudmoskvajn vesperojn ni. (2-foje)