Uzantaj iloj

Retejaj iloj


apudmoskvaj_vesperoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Apudmoskvaj vesperoj

Originala titoloПодмосковные вечера
TekstoM. Matusovskij
MuzikoV. Solovjov-Sedoj
E-tekstoKonstantin Gusev

Unu el la plej konataj kaj belaj rusaj kantoj.
“Podmoskovnije vechera” estas la ruslingva titolo de la kanto, per kiu vi povas trovi “midi” aŭ “MP3” dosieron en la reto.

Teksto

Am Dm E7 Am
Ne aŭdiĝas eĉ flustro en obskur'
C G7 C
Ĉio dormas nun tie ĉi
H7E7 Am Dm
Ki-el ŝatas ja, se vi scius nur,
Am E7 Am
Apudmoskvajn vesperojn mi. (2-foje)

Iom plaŭdas flu' kaj ne plaŭdas plu,
Plenas de arĝent' la river' .
Kanton aŭdas mi kaj ne aŭdas plu
En mallaŭto de la vesper' . (2-foje)

Kial, kara, vi kapon klinas pli
Kaj rigardas nun ruze min?
Ĉu esprimas mi, ne esprimas mi,
Kio ardas en la anim' ? (2-foje)

Kaj alvenas jam la matena hor' ,
Brilas ruĝa jam lumlini'…
Tenu en memor' , tenu en la kor'
Apudmoskvajn vesperojn ni. (2-foje)

Teksto 2

En ĝardeno jam eksilentis bru'
Tute ĉesis ĝi ĝis maten'
Kiom plaĉas nun sub ĉiela blu'
Apudmoskva urb' en somer'.

Jam ne movas sin la rivera flu'.
Luno kovris ĝin per arĝent'.
Kaj aŭdiĝas kant' en vespermalfru'
Kaj senvortas ni en silent'.

Amatino, vi kun subtila spir'
Ne rigardas min kun bonvol'.
Malfacilas tre la konfesa dir'
Ne kapablas mi al parol'.

Matenruĝo jam tre proksimas nun.
Do mi petas vin kun sincer'.
Ne forgesu vi noktan lumon nun
Apudmoskva urb' en somer'.

Teksto 3

Mutas nun la park', mutas la arbar',
dormas ĝis maten' tie ĉi.
Oh, ĉu scias vi, karas sen kompar'
apudmoskva vesper' por mi!

Flustro de river' fluas kun susur',
sub la hela lun' de arĝent'.
Kanto en trankvil' ŝvebas tra l' nebul',
dum la ter' sonĝas en silent'.

Kiu vidas vin, kara junulin',
kun klinita kap' kiel flor'?
Nun hezitas mi alparoli vin
pri l' sekreto en mia kor'.

Sed alvenos tuj baldaŭ la maten'.
Kore petas mi do al vi:
Ne forgesu plu pri l' somero en
apudmoskva vesper' kun mi!


Fonto: “Kelamikoj kantas”, 1969, Pécs

Poŝtelefone

  • Ericsson: c -dg -dF -ddGFCpp -dg -a -a+C -a -gGppAB+ d+cGppdcgf -Gpp -a -gGf -dGFC ppAB+d+cGppdcgf -Gpp -a -gGf -dGFCpp
  • Nokia: 8c2 8#d2 8g2 8#d2 4f2 8#d2 8d2 4g2 4f2 2c2 8#d2 8g2 8#a2 8#a2 4c3 8#a2 8#g2 2g2 4a2 4b2 8d3 8c3 2g2 8d2 8c2 8g2 8f2 2#g2 8#a2 8#g2 4g2 8f2 8#d2 4g2 4f2 2c2 4a2 4b2 8d3 8c3 2g2 8d2 8c2 8g2 8f2 2#g2 8#a2 8#g2 4g2 8f2 8#d2 4g2 4f2 2c2
  • Siemens: C3(1/8) Dis3(1/8) G3(1/8) Dis3(1/8) F3(1/4) Dis3(1/8) D3(1/8) G3(1/4) F3(1/4) C3(1/2) Dis3(1/8) G3(1/8) Ais3(1/8) Ais3(1/8) C4(1/4) Ais3(1/8) Gis3(1/8) G3(1/2) A3(1/4) B3(1/4) D4(1/8) C4(1/8) G3(1/2) D3(1/8) C3(1/8) G3(1/8) F3(1/8) Gis3(1/2) Ais3(1/8) Gis3(1/8) G3(1/4) F3(1/8) Dis3(1/8) G3(1/4) F3(1/4) C3(1/2) A3(1/4) B3(1/4) D4(1/8) C4(1/8) G3(1/2) D3(1/8) C3(1/8) G3(1/8) F3(1/8) Gis3(1/2) Ais3(1/8) Gis3(1/8) G3(1/4) F3(1/8) Dis3(1/8) G3(1/4) F3(1/4) C3(1/2)

Eksteraj ligoj

apudmoskvaj_vesperoj.1591265439.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)