Uzantaj iloj

Retejaj iloj


arb_mi_estos

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Petőfi Sándor: Arb' mi estos

Originala titoloFa leszek, ha…
TekstoSándor PETŐFI
MuzikoHungara popola kanto
E-tekstoKálmán KALOCSAY
E-teksto 2Antono SAMAK
MIDIpetofi_sandor_-_fa_leszek_ha.mid

Hungara teksto

Versaĵo de Petőfi Sándor
Fa leszek, ha fának vagy virága.
Ha harmat vagy: én virág leszek.
Harmat leszek, ha te napsugár vagy…
Csak hogy lényink egyesüljenek.

Ha, leányka, te vagy a mennyország:
Akkor én csillaggá változom.
Ha, leányka, te vagy a pokol: hogy
Egyesüljünk, én elkárhozom.

Teksto 1

Arb’ mi estos
Arb’ mi estos, se vi arbofloro,
flor’ mi estos, se vi rosogut’,
ros’ mi estos, se vi sunradio,
por ke unuiĝu nia tut’.

Kara, se vi estas la ĉielo,
tiam via stel’ ŝanĝiĝos mi,
se, knabin’, vi estas la infero,
por unuiĝi nin, damniĝos mi.

Teksto 2

Arb’ mi estos, se…
Arb’ mi estos, se vi – arbofloro,
Se vi estas roso, mi – la flor’,
Ros’ mi estos, se vi – sunradio,
Por kunigi memojn per favor’.

Knabinet’, se vi mem – la ĉielo,
Stel’ mi iĝos en ĉiela glor’,
Knabinet’, se vi mem – la infero,
Mi damniĝos por via favor’.

arb_mi_estos.1590687106.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)