Uzantaj iloj

Retejaj iloj


arbarfeino

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Arbar-feino

MuzikoFranz LEHÁR
Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tipotraduko
Originala tekstoFranz LEHÁR

Teksto

Ĉu estis ŝi vero
aŭ ĉu nur fabel'
Aŭ ĉu al la tero
veninta anĝel'?
Ĉasisto ŝin vidis
kun mira admir',
Ektremis la kor'
en ardeĝa sopir'.
Ĉu virinon tian konis
Jam alia homa vir'?
Rave sonis
De li la ama dir':

“Vilja, ho Vilja, fabela fein',
Estu la mia, feliĉigu min.
Aŭdu la voĉon de mia ador',
Ne plu de mi iru for.”

Ŝi ridis: “Do venu
kaj kisu min jam
Kaj lasu min senti
la ardon de l' am'”.
Ĉu trompis lin sonĝo
aŭ ĉu estis ver'?
Fariĝis ĉielo'
de l’ amo la ter'.
Ĉu feliĉon tian konas
Jam alia homa vir'?
Vane sonas
De li la plenda dir':

“Vilja, ho Vilja, fabela fein',
Diru, pro kio vi forlasis min?
Aŭdu la voĉon de mia dolor',
Ne plu de mi restu for.”

arbarfeino.1367532365.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)