Uzantaj iloj

Retejaj iloj


arbaro

Arbaro

TekstoRafael Milhomem
MuzikoRafael Milhomem
KantasbaRok' (nuntempa nomo BaRok' Projekto)

Teksto

Nuntempe oni vidas la birdojn flugantajn en la ĉielo,
oni vidas la bestojn kuŝantajn sur nia nobla tero .
la dolĉajn kaj mildajn aromojn de diversaj floroj ni flaras.
Ho! Kia granda ĝojo! la arbaro renaskiĝas.
La rivero kun sia klara akvo serene fluas.
al iama rivero eĉ ne similas,
tute ruĝigita per la malamika sango.
La plorindajn eĥojn mi ankoraŭ aŭdas
Por miaj karuloj, por la estonteco,
mi protektos vin, arbaro.

Eksteraj ligoj

arbaro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)