Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ardas_havena_vivo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ardas Havena Vivo

TekstoMarcelo REDOULEZ
MuzikoNanne KALMA
PlenumasKajto

Teksto

Ardas havena vivo
Laŭtas tumulta aktivo
Movas sin formoj, fumoj
Buntas kostumoj, lumoj

Ridas la mevorandoj
bluas ĉielo, ondoj
Dancas sennombraj ŝipoj
Ĝojas maristaj skipoj

Bele somero varmas
En la haveno svarmas
Fiŝoj jen brile oraj
Homoj nur bonhumora

Tra la foiraj budoj
Kuras la bubaj ludoj
Klaĉas la dommastrinoj
Fluas bieroj, vinoj

Sur la najbara strando
Flirtas junula bando
Flikas olduloj lerte
Retojn plektitajn sperte

Kun harmonio, akordoj
Vibras muzikaj kordoj
Spiras akordeono
Kantas kun gurdo fono

Buntas kostumoj, lumoj
Movas sin formoj, fumoj
Laŭtas tumulta aktivo
Ardas havena vivo

ardas_havena_vivo.1177563415.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)