Uzantaj iloj

Retejaj iloj


auxdigxas_nova_bela_vort

Aŭdiĝas nova, bela vort’

Muzikolaŭ „Stimmt an mit hellem, hohen Klang”
E-tekstoorigine Ferdinand Pfeil

Teksto

Aŭdiĝas nova, bela vort'
En nia ĝoja rondo;
Nun flugu ĝi per juna fort'
Kuraĝe tra la mondo!

Vidiĝas nova, hela stel',
Kvinpinta, verdkolora;
Ĝi vokas nin al nobla cel',
Tre alta, tre valora.

La vorto estas dolĉa son'
En nia liga kanto:
Tre ĉarma vi juvela ŝton',
Vi kara Esperanto!

La stelo jam salutas nin
El ĉiu land' de l' tero,
Ĉar multaj miloj portas ĝin,
La signon de l' espero.

Kaj ĉiuj estas fratoj ni
Per nia lingvo kara;
De nun por ĉiam estos ĝi
Tre granda ben' homara.

La verdan flagon portos ni
Antaŭen al la celo!
Fidelaj ĉiam restos ni
Al nia verda stelo!

Heligu nian vojon nun
Steleto vi trankvila,
Ĝis kiam Esperanta sun'
Leviĝos ore-brila!

auxdigxas_nova_bela_vort.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)